Pli da neetnolingvado

Kolektiĝis grupeto da ne-etnolingvo- sed ja Esperanto-parolantoj en kafejo ĉe la Ŝtata Biblioteko, la lastan sabaton en Januaro.

Ni tre ĝojis bonvenigi Debra McCarney, eks-Pertano nun Kimrujano, kaj Aleksey Korolev, eks-Sankta Peterburgano, nun Pertano, komencanto sed tre avida kaj kapabla lernanto. Shayne Power, Lyndell Savage, Heather Long kaj mi ankaŭ ĉeestis.

Por ekzerci kaj la lingvo-scipovon kaj la cerbon, ni ludis “Tabuo”n. ☺ Sur la tablo, kontrolante ĉion kaj ĉiujn, estis nia verda amiko, Kroko🐊 (de tempo al tempo mordetante anglavortoparolanton).