Mandorla Arto-Premio

La Mandorla Arto-Premio estas la plej signifoplena konkurso de kristanotema arto en Aŭstralio, kun $25,000 ĉefa premio.

La temo ĉi-jare estas “Micah 6:8”, eltiraĵo el la Biblio kiu memorigas nin humile piediri tra la vivo.

La venkinta artaĵo estas “8200 Animoj” de Britt Mikkelson, videbla ĉi tie. Ĝi estas tridimensia, travidebla objekto el rezino, en formo kaj grandeco de homo, nekonebla, kaŭranta sur la planko, drapita en truoplena teksaĵo. Ĝi estas lumigita de interne, la lumo brilanta tra la truoj. La figuro reprezentas la milojn da anonimaj, senhejmaj homoj.

Al mi, ĝi similas la Virgulinon Maria. La efiko estas ege potenca kaj mi kredas, ke la venontan fojon kiam mipreterpasos senhejman homon, mi konscios pri la sennombraj tiuj kiuj ekzistas en similaj cirkonstancoj.

Unu bildo valoras mil vortojn.