Neetnolingvado en Perto

“mr croco” by microfilms.chile is licensed under CC BY-NC 2.0

La lastan sabaton de septembro Shayne, Trish, Lyndell, Heather kaj mi neetnolingvis dum unu horo da kafo-trinkado kaj babilado en kafejo en la ŝtata biblioteko.

Nu, verdire nur du homoj babilis kaj tri plejparte aŭskultis. Rigardis nin severe nia unu metro longa, verda gardisto, Kroko. Precipe plaĉis, ke Shayne ne permesis eĉ flustron da klarigo en la angla. Ni devis strebi komprenebligi vorton aŭ esprimon sole en Esperanto. Kroko aprobis.