Ekde novembro, ELWA okazigos ĉiumonatan studan kunsidon pri Esperanto en la tria dimanĉo de ĉiu monato, de 10:30 ĝis 12:30.
- Kiam
-
La tria dimanĉo de la monato, 10:30–12:30.
La unua kunsido okazos dimanĉe la 15-an de novembro 2026. - Kie
-
La Goldfields-ĉambro, Ŝtata Biblioteko de WA
Nivelo 1, 25 Strato Francis
Perto 6000 - Por kiu
-
Ĉiuj estas bonvenaj, ĉu vi estas nur esperant-scivolema, komencanto aŭ progresinta parolanto.
- Kosto:
-
Senkosta.
Ne necesas biletoj, sed estus helpeme, se vi sciigus nin, ĉu vi planas ĉeesti.
Ĉi tio estos libera sesio, gvidata de la bezonoj de la ĉeestantoj. Mi mem trairos Enjoy Esperanto kaj Being Colloquial in Esperanto, sed estos disponebla por parolpraktiko aŭ lecionoj, se iu interesiĝas.
Por pli da informo, kontaktu nin.